senokulvitre

La demando estas, "Ĉu vi ja bezonas okulvitrojn?" Kaj la respondo, "Nur por vidi…"

Nur tiu, kiu portas ilin, vere scias kiel aperas la mondo senokulvitre. Kiam infano ekportas okulvitrojn, aliaj infanoj volas ilin provi, kaj miras kiel la mondo aspektas malsame. Sed tio neniel klarigas kia estas la sperto de homo kiu bezonas okulvitrojn kiam ili mankas. Kutime, oni ĉiam surhavas la okultvitrojn dum la tago. Kaj perdi la okulvitrojn povas esti terure -- eĉ danĝere. Sed en kelkaj ĉiutagaj momentoj, often dum la nokto aŭ en la frua mateno, oni povas esplori senokulvitre kaj eltrovi alian mondon.