Ideoj Ĝermas

De kie venas ideoj? La homa kreema forto estas ĉiam mistera kaj nekomprenebla. Ŝajnas ke ideoj aperas el nenio, Sed tio ne eblas: io mirinda okazas kiam la homa menso tuŝas la mondon. Ĉiaj homaj spertoj, de naskiĝo ĝis morto, miksiĝas kaj produktas la fekundan teron el kiu ĉiuj ideoj ĝermas. Steven D. Brewer kaptas la spertojn de sia vivo kaj esprimas ilin en klaraj simplaj vortoj per la japana poezia formo de hajko.